ARTICLE · 1004945
这是一款世界语者友好的办公软件

多年以来,广受欢迎的免费开源办公套件LibreOffice一直支持世界语用户界面。如今,其官方网站也推出了世界语版本。更令人瞩目的是,该软件的最新版还为世界语使用者增添了一项专属功能:自动将“x”替代法书写的字母转换为带帽符的标准世界语字母。这一改进得以实现,得益于世界语者尼尔·罗伯茨(Neil Roberts)加入了负责该软件开发的基金会。接下来请跟随世界语评论网站《自由之叶》对尼尔·罗伯茨的采访一同了解该软件与世界语相关的故事。
La populara libera oficeja programaro LibreOffice de multaj jaroj havas ankaŭ Esperantan interfacon. Nun ankaŭ la retejo de LibreOffice haveblas en Esperanto, kaj la nova versio de la programo eĉ havas apartan funkcion por esperantistoj: aŭtomatan ĉapeligon de iksoj. Tio iĝis ebla, ĉar ĉe la fondaĵo kiu okupiĝas pri la programo eklaboris esperantisto, Neil Roberts.

LibreOffice官方网站现也提供世界语版本
LibreOffice是一款知名的免费办公软件。用户常将其文字处理组件用作Microsoft Word的免费替代品,并将其电子表格组件用作Microsoft Excel的替代品。此外,该套件还包含矢量绘图程序和数据库创建工具。
LibreOffice estas tre konata libera kaj senpaga oficeja programaro. Homoj ofte uzas ĝian dokumentoredaktilon kiel senpagan alternativon al Microsoft Word, kaj ĝian kalkultabelilon kiel alternativon al Microsoft Excel. Aldone al tio, ĝi ankaŭ havas programon por fari vektorajn desegnaĵojn kaj ilon por krei datumbazojn.
LibreOffice是从OpenOffice演化出来的一个分支。2010年,甲骨文公司(Oracle)收购了太阳微系统公司(Sun Microsystems),从而一并获得了OpenOffice的所有权。当时OpenOffice的贡献者出于对甲骨文公司不良声誉的担忧,担心软件的未来命运,遂决定利用相同的源代码另起炉灶,创立自己的项目,LibreOffice由此诞生。
Ĝi estas evoluo de OpenOffice, kiu estiĝis okaze de la aĉeto de Sun Microsystems fare de Oracle en 2010. Tiamaniere Oracle akiris ankaŭ OpenOffice. La tiamaj kontribuantoj al OpenOffice maltrankvilis pri la sorto de sia programo pro la malbona reputacio de Oracle kaj tial ili decidis fondi propran projekton uzante la saman fontokodon kiel bazon.
自此,OpenOffice几乎停滞不前,自2014年发布最后一个重大版本后便再无新功能推出。LibreOffice则已全面替代OpenOffice。
Ekde tiam OpenOffice apenaŭ plu progresas kaj ne havis novajn funkciojn ekde la lasta granda versio en 2014. LibreOffice fariĝis plena anstataŭanto.
该软件与世界语有着深厚的渊源,其用户界面已实现全部世界语化。本周发布的最新版本26.8尤为引人注目,它专门为世界语者设计了一项新功能:可自动将使用“x”系统书写的文本转换为带有帽符的标准世界语字母。用户只需将文档语言设置为世界语,自动更正功能便会在输入时实时替换“x”,无需安装额外程序。
La programaro havas longan historion kun Esperanto pro sia komplete tradukita uzantinterfaco. La plej aktuala versio, 26.8, aperis ĉi-semajne, kaj ĝi havas novan funkcion aparte por esperantistoj. Ĝi povas aŭtomate konverti tekston skribitan per la x-sistemo al la normala Esperanta alfabeto kun ĉapeloj. Sufiĉas agordi la lingvon de la dokumento al Esperanto kaj la aŭtomata korektilo anstataŭigos la x-ojn dum oni tajpas, sen neceso instali kroman programon.

在LibreOffice设置中,用户即可开启自动帽符转换功能。
En la agordoj de LibreOffice eblas ŝalti aŭtomatan ĉapeligon de iksoj.
当然,世界语使用者早已可以在自己的电脑上安装多种输入带帽符字母的方法,这些既有方式或许在便利性上仍优于LibreOffice的新功能。
Kompreneble sur siaj propraj komputiloj la esperantistaro jam trovis plurajn rimedojn por povi tajpi la ĉapelitajn literojn, kaj verŝajne tiuj metodoj daŭre restas pli konvenaj ol la nova funkcio de LibreOffice.
然而,鉴于LibreOffice已广泛预装于众多电脑内,此新版功能在以下场景中尤显实用:当使用者借用他人电脑,且不便或无法安装其他新软件时。举例来说,在图书馆中使用电脑时,若电脑内已安装LibreOffice,用户便可舒适地撰写世界语文章。
Tamen, ĉar LibreOffice estas jam instalita ĉe multaj komputiloj, ĉi tiu nova versio povus helpi se oni uzas komputilon de iu alia kaj oni ne volas aŭ ne povas instali novan programon. Ekzemple nun oni povas komforte verki artikolon en Esperanto per la komputilo de la loka biblioteko se ĝi jam havas LibreOffice.
“自今年3月起,我入职文档基金会(The Document Foundation)担任程序员。该基金会是负责LibreOffice项目的非营利组织。我的本职工作与世界语无关,但我借此机会,在力所能及之时,为世界语相关事务提供帮助。”——尼尔·罗伯茨说。
Ekde marto de ĉi tiu jaro mi estas dungita kiel programisto ĉe The Document Foundation. Tio estas la neprofitcela organizaĵo kiu estras la projekton de LibreOffice. Mia rolo ne rilatas al Esperanto, sed mi profitas de la okazo por helpi pri esperantaĵoj kiam mi povas.
除上述新功能外,尼尔·罗伯茨说,他还修复了一个关于世界语文档索引条目排序的错误。该错误竟可追溯至13年前!
Ekzemple, krom ĉi tiu nova funkcio, mi riparis cimon pri la ordigo de eroj en indeksoj kiam la teksto estas en Esperanto. La raporton pri la cimo oni kreis antaŭ 13 jaroj!
26.8版本的另一项新功能是:用户可以自定义快捷键,并将此设置保存于单个文档中,而非全局应用。罗伯茨着手完成此项任务,是因为该功能的错误报告引起了他的注意——报错者是用世界语撰写的。
Alia nova funkcio en la versio 26.8 estas ke oni povas agordi fulmklavojn kaj konservi tiun agordon en unu dokumento anstataŭ por la tuta programo. Mi eklaboris pri tiu tasko ĉar kaptis mian atenton ĝia cimraporto, tial ke la raportinto skribis ĝin en Esperanto.
“我很乐意能以自己的方式帮助使用LibreOffice的世界语者,并向其他LibreOffice用户进行一些世界语推广。”罗伯茨补充道。
Mi ŝatas la ideon ke mi povas iel helpi esperantistojn kiuj uzas LibreOffice, kaj samtempe iomete varbi pri Esperanto inter aliaj uzantoj de LibreOffice.
据罗伯茨所知,将LibreOffice翻译为世界语的庞大工程,自项目伊始便由唐纳德·罗杰斯(Donald Rogers)一人承担。遗憾的是,今年2月,罗杰斯在群发邮件中宣布因时间所限,不再负责翻译维护工作。幸运的是,刚好罗伯茨加入相关项目,于是他决定尝试接手LibreOffice的翻译任务。
Laŭ mia scio, la enorman taskon traduki LibreOffice al Esperanto efektivigis unu homo, Donald Rogers, ekde la komenco de la projekto. Bedaŭrinde, en februaro li sendis mesaĝon al la dissendolisto, anoncante ke li ne plu havos tempon prizorgi la tradukon. Feliĉe tio koincidis kun mia eklaboro pri la projekto, do mi decidis ankaŭ provi repreni la taskon traduki.
他首先翻译了新版的官方网站——该网站现已成为世界语使用者了解该软件的优质门户网站。随后,他补全了新版本中尚缺的若干翻译片段,从而使最新版软件再次完整实现了世界语化。
Mi komencis per traduko de la nova retejo, kiu nun funkcias kiel bela akceptejo por esperantistoj al la programaro. Sekve mi finis la kelkajn mankantajn teksterojn por la nova versio, kaj tiel ĝi denove estas komplete tradukita.
罗伯茨表示,他非常愿意继续此项工作,并热切鼓励其他世界语者通过翻译、编程或其他形式参与到相关工作中。
Mi multe ŝatus daŭrigi tiun laboron, kaj ankaŭ instigi aliajn esperantistojn partopreni, ĉu per tradukado, ĉu per programado, ĉu per aliaj taskoj.
翻译:高淑媛
改稿:刘子佳
审稿:陈 吉
校对、制作:谢瑞锋
